Mikaelo Kastro
banner
mikaelokastro.bsky.social
Mikaelo Kastro
@mikaelokastro.bsky.social
Juna hispana esperantoparolanto, fojfoje voĉaktoro. Mi afiŝas ĉefe en Esperanto.

Li, He/him, Él



💚📁 https://esperaĵo.net/verkistoj/mikaelo-kastro/

🎙️🎞️ https://youtube.com/@mikaelokastro?feature=shared
Pinned
Vera reĝo🔥
Spektu ĉi tiun filmeton de mia amiko, se vi bonvolas, kaj alklaku la ŝatbutonon! :))

🎙️Mi estas la voĉaktoro de la knabeto, kiu poste fariĝas plenkreskulo.

youtu.be/ZZtDxUGcmCc?...
Pardono - Filmo por La Usona Bona Film-Festivalo
YouTube video by EsperantoUSA
youtu.be
November 10, 2025 at 5:11 PM
La 1-an de novembro (aŭ je sufiĉe proksima dato) en Hispanio oni kutime prezentas la 1844-an dupartan teatraĵon «Don Juan Tenorio» de José Zorrilla, kiu baziĝas sur la delonge ekzistanta arketipo «Don Juan», pri kiu pli frue skribis Molière (1665) aŭ Tirso de Molina (1630).
November 1, 2025 at 12:08 PM
October 27, 2025 at 11:11 PM
Nu, mia panjo faris multe da pruna marmelado, do jen patkuko el aveno kaj banano, ŝmirita per marmelado (mi kuiris du pliajn patkukojn, sed mi jam manĝis ilin kiam mi decidis fari foton)
October 26, 2025 at 10:12 PM
Kaj la malnova PIV kaj la testa versio inkluzivas la vorton «ornamento» nur en la difino de unu vorto: «brodaĵo».

«Ornamento» mem ne estas en la vortaro ĉar klare temas pri misskribo de «ornamaĵo» kaŭzita de nacilingva influo. En Tekstaro: nur 1 malnova trafo.

@uloj de PIV, ne preteratentu tion!
October 21, 2025 at 9:28 PM
«Video».

Nova PIV /// PIV 2020
October 11, 2025 at 12:27 PM
Feliĉan tagon de tradukistoj🥳
September 30, 2025 at 4:29 PM
Plena rubsako.
Katoj pretas batali
ĉiun vesperon.
Jen la semajna defio esperanta! Ĉi-semajne, verku hajkon en esperanto!

Citu ĉi tiun afiŝon por ricevi korektojn.

#esperanto
September 25, 2025 at 1:45 PM
Nu, mi ja ne volis esti hibrido.*

Se vi eklegis ĉi tion ĉar vi pensas, ke vi povus esti hibrido, jen mia konsilo: tuj fermu la libron. Kredu tiun mensogon pri via naskiĝo, kiun via patrino aŭ via patro diris al vi, kaj provu vivi kiel ordinara ulo.
September 21, 2025 at 11:56 PM
Rigardinte la subrediton de Tokipono, la Leĝo de Tonjo funkcias ĉe tokiponistoj trioble pli forte ol ĉe esperantistoj, kaj tio JA estas multe.
September 2, 2025 at 3:18 PM
Hodiaŭ mi vizitis la fruktĝardenon de mia familio.
September 1, 2025 at 4:06 AM
Reposted by Mikaelo Kastro
📚Ĉi-vendrede publikiĝos «Carland Cross #4: Mistero en Lago Ness. 1-a parto» en nia retejo.
August 20, 2025 at 7:40 PM
Reposted by Mikaelo Kastro
I honestly can’t believe there are still any AI skeptics out there. This tech is obviously revolutionary
August 8, 2025 at 12:51 AM
🧵🎬Fakte, mi volas paroli pri «lost media» dum la Tago de #Esperanto, kaj pro tio ke mi ŝatas kinon kaj dublarton...

Ĉu vi sciis, ke en 1934 oni faris la unuan esperantlingvan dublaĵon? Temis pri la germana filmo «Morgen beginnt das Leben», tradukita al nia lingvo kiel «Morgaŭ komenciĝos la vivo».
July 26, 2025 at 11:43 PM
Kiel vi dirus «Loch Ness» en Esperanto? Mi serĉis «Loch Ness», «Loĥneso», «Lago Ness», eĉ «Ness-lago» en Tekstaro, sen trafoj.

Krom la hispana, la kataluna kaj la portugala, verŝajne ĉiuj aliaj lingvoj uzas la endonimon «Loch Ness». Do «Loĥneso» en Esperanto estus la plej rekomendinda solvo, ĉu ne?
July 25, 2025 at 3:32 PM
Mi legis iomete la vortaron angla-Esperanto de Wells kaj trovis «gale= ventego, ŝtormo». Kaj subite la familinomo de Dorothy Gale el «La mirinda sorĉisto de Oz» ekhavis multe da senco.
July 24, 2025 at 8:02 PM
Vera reĝo🔥
July 7, 2025 at 11:30 PM
Someraj ferioj=plulerni la katalunan/valencian per animacia serio de 1991

📺Reporter Blues
July 3, 2025 at 7:24 PM
Mi faris pataĵon el poreo, terpomaj raspaĵoj kaj karotaj raspaĵoj😋
July 2, 2025 at 2:28 PM
Reposted by Mikaelo Kastro
Hodiaŭ mi lanĉas mian novan Esperanto-Muzikan Datumbazon.

Temas pri nova dulingva retejo kiu celas listigi ĉiujn eldonojn de Esperanto-muziko. Ĝis nun ĝi enhavas informon pri 578 eldonaĵoj de la jaro 1926 ĝis nun.

db.eomusichistory.com

#Esperanto #EsperantoMuziko #muziko
Esperanto-Muzika Datumbazo / Esperanto Music Database
db.eomusichistory.com
June 30, 2025 at 3:39 PM
Reposted by Mikaelo Kastro
📚«Carland Cross #3: Tunelo» publikiĝos la 20-an de junio (ĉi-vendrede).

Carland kaj lia helpisto ekesploras la malaperon de multaj masonistoj. Kiel tio povas rilati al la ĥimeraj konstruprojektoj de inĝeniero, kiu forpasis en brulego antaŭ dek jaroj?
June 19, 2025 at 2:26 AM
Reposted by Mikaelo Kastro
Undiagnosed autism is everyone thinking you're a complete weirdo

Diagnosed autism is telling people you're autistic and everyone being confused because you look "completely normal"
May 23, 2025 at 1:36 AM
Reposted by Mikaelo Kastro
ESPERA QUE ESTO SE EMITIÓ EN EUROVISIÓN YO PENSABA QUE ERA UN SKETCH CRITICANDOLA
I’m genuinely speechless
May 16, 2025 at 9:49 AM
Ni sukcesis!🏳️‍🌈🏳️‍⚧️
100 mil subskriboj dum 12 horoj, ĉu ni sukcesos?

100k signatures in 12 hours, will we succeed?
[Por eŭropunianoj]
Mi jam antaŭ jaro subskribis tion. Mankas 230 000 subskriboj kaj ili ne esas ĝis la 17-a de majo 2025!!!

[For EU citizens]
I signed this last year already. 230 000 signatures are needed until the 17th of May 2025!!!

eci.ec.europa.eu/043/public/#...
May 16, 2025 at 2:24 PM