Mikaelo Kastro
banner
mikaelokastro.bsky.social
Mikaelo Kastro
@mikaelokastro.bsky.social
Juna hispana esperantoparolanto, fojfoje voĉaktoro. Mi afiŝas ĉefe en Esperanto.

Li, He/him, Él



💚📁 https://esperaĵo.net/verkistoj/mikaelo-kastro/

🎙️🎞️ https://youtube.com/@mikaelokastro?feature=shared
Mi skribis iom pri tio, ŝajne ĝi estas perdita por ĉiam :(

bsky.app/profile/mika...
🧵🎬Fakte, mi volas paroli pri «lost media» dum la Tago de #Esperanto, kaj pro tio ke mi ŝatas kinon kaj dublarton...

Ĉu vi sciis, ke en 1934 oni faris la unuan esperantlingvan dublaĵon? Temis pri la germana filmo «Morgen beginnt das Leben», tradukita al nia lingvo kiel «Morgaŭ komenciĝos la vivo».
November 7, 2025 at 11:22 AM
Mi volis traduki ĉi tiun komikson ĉar mi posedas altkvalitan ciferecigon, sed mi ne trovis la sufiĉan tempon :b eble mi rete aperigos ĝin la sekvan Tagon de Ĉiuj Sanktuloj.
November 1, 2025 at 12:08 PM
Lluis Mimó (Ludoviko Mimoo) tradukis la teatraĵon de Zorrilla kiel «Don Juan' Tenorio» (1981, eldonejo Gabrielli), tamen PIV esperantigas la nomon de la arketipa persono kiel «Donjuano/Donĵuano».

Emile Boirac tradukis la version de Molière en 1905 («Don Juan aŭ la ŝtona festo»).
November 1, 2025 at 12:08 PM
En pli fruaj teatraĵoj, Don Juan estas neŝanĝiĝema kaj fripona sendiulo, kiu fine ricevas punon. Ekz. en la versio de Molière, lin mortigas fulmobato, kiu sendas lin en inferon.
November 1, 2025 at 12:08 PM
La teatraĵo temas pri delogisto, kiu fascinas virinojn kaj mortigas aliajn virojn/svatiĝantojn. Tamen, unu novicino nomata Inés ŝanĝos lian koron. La ĉefa «peko» de ĉi tiu teatraĵo (laŭ mia profesoro🤷🏻‍♂️) estas tio, ke Don Juan saviĝas el infera puno kaj supreniras en la paradizon manenmane kun Inés.
November 1, 2025 at 12:08 PM
Ŭaŭ, dankegon😭💕vi havas belan manskribon!
September 28, 2025 at 3:33 PM
PIV-aj difinoj foje estas trooo striktaj. Kaj tio servas kiel rajtigilo por harfendistoj.
September 22, 2025 at 9:33 PM
*«hibrido» aŭ «miks-sangulo» estas pli proksimaj al la angla vorto «half-blood», tamen «duondio» estas egale taŭga/uzebla en la kunteksto de tiu ĉi libraro (Percy Jackson).
a yellow smiley face wearing glasses and a pair of white gloves
ALT: a yellow smiley face wearing glasses and a pair of white gloves
media.tenor.com
September 21, 2025 at 11:56 PM
Sed se vi sentas vin iel spegulata en mia rakontaĵo —se vi sentas en vi iun uraganeton de eksciteco— ĉesu legi tuj. Eble vi estas unu el ni.

Kaj kiam vi ekscios tion, baldaŭ ili ankaŭ ekscios, kaj ili ekserĉos vin. Ne diru, ke mi ne avertis vin.
September 21, 2025 at 11:56 PM
La vivo de hibrido estas danĝera, timiga. En la plimulto da okazoj, hibrideco kondukos onin al iu dolora, naŭza morto.

Se vi estas averaĝa infano, kiu legas ĉi tion ĉar vi kredas, ke temas pri fikcio, nu bone. Legu plu. Mi envias vian kapablon kredi, ke nenio el ĉio ĉi vere okazis.
September 21, 2025 at 11:56 PM
Tio igas Tokiponon ĉarmega multfaceta eksperimenta lingvo, sed klare ĝi ne estis elpensita por beletro aŭ por krei tujajn interakordojn (kaj tio estas en ordo). Ĉiu defendas sian propran ideon kaj neniu estas vere cedema, tamen Esperantujo mem ne estas tute senpeka, kompreneble.
September 2, 2025 at 11:28 PM
Kaj mi dirus, ke ĝia apero estas multe pli rapida ol en EO. Iu ajn vorto/koncepto povas esti priskribata multmaniere kaj multaj homoj sciigos tion al vi sufiĉe rapide, ili tuj forgesos la originan temon, kaj ĉiu faros propran tradukproponon.
September 2, 2025 at 11:28 PM
En la trafoj de Tekstaro, «sociiĝo» estas uzata kiel «iĝi socio» (aŭ eĉ «iĝi socia»), dum «ensociiĝi» (enmeti sin en jam ekzistantan socion) esprimas vian celatan ideon multe pli klare.
August 16, 2025 at 10:49 PM