Espéranto Paris Île-de-France
banner
esperantoparis.bsky.social
Espéranto Paris Île-de-France
@esperantoparis.bsky.social
Espéranto à Paris et en région Île-de-France  /
Esperanto en Parizo kaj en la regiono Francilio

L'espéranto est LA langue internationale, équitable, indépendante.

Site/retejo : https://esperanto.paris

Siège/sidejo : 4bis rue de la Cerisaie 75004 Paris
Por la Sankta Valenteno :
eventaservo.org/e/E-Kafejo-P...
February 3, 2026 at 9:15 PM
January 31, 2026 at 2:04 PM
Kultura vespero, lundon la 9an de februaro je la 7a ptm :
Kio enestas en la arkivoj de Esperanto-France ?

Nia asocio baldaŭ donos siajn administrajn arkivojn al la Nacia Arkivejo. La vico da arkivaj skatoloj longas je 8,70 metroj ; kio enestas en ili ? kio mankas ?
January 28, 2026 at 10:12 PM
Sabaton la 31an de januaro de la 5a ĝis la 7a posttagmeze, en nia sidejo: babilrondo por gejunuloj

Temo : " krinĝeco"

Ĉiumonate, la junaj francilianoj grupiĝas por kune babili. Ĉiuj gejunuloj (ĝis 35 jaroj) estas bonvenaj, inkluzive komencantoj.

eventaservo.org/e/6cc9dd
Monata Junulara Renkontiĝo de Francilio
sabato, 31 januaro 2026 (Parizo - Francio) | kunveno kaj diskutejo por la junaj esperantistoj de Francilio (kaj de aliloke kelkfoje)
eventaservo.org
January 27, 2026 at 2:19 PM
Café des Phares, 7 place de la Bastille, 75004 Paris

Mº Bastille

eventaservo.org/e/E-Kafejo-P...
January 25, 2026 at 10:07 AM
Dimanĉon, la 25an de januaro, je la 6a ptm ĝis la 7a ptm kaj duono, rete: babilrondo Parizo-Romo

La ĝemelaj urboj Parizo kaj Romo invitas vin paroli en amika etoso. Ĉifoje ili invitas la urbon Darmstadt kun ĝia ĝemelurbaro.

eventaservo.org/e/5169d4
Babilado Romo-Parizo kaj la ĝemelurbaro de Darmstadt
dimanĉo, 25 januaro 2026 (Reta) | La invito validas kaj por la apartenantoj al unu el la du grupoj, kaj por aliaj samideanoj emaj je babilado en amikeca rondo.
eventaservo.org
January 18, 2026 at 7:03 PM
La asocio Esperanto Parizo-Francilio invitas vin al sia Reĝkuko-Festo, sabaton la 17an de januaro je la 4a posttagmeze en la sidejo 4bis rue de la Cerisaie, Parizo, metroo Bastille. 

eventaservo.org/e/Galette-Pa...
Reĝkuko
sabato, 17 januaro 2026 (Parizo - Francio) | Reĝkuko de Esperanto Parizo-Francilio
eventaservo.org
January 13, 2026 at 11:36 PM
Ĵaŭdon la 15an de januaro je la 7a vespere, en nia sidejo.

Igor Almeida (Ikvero), juna brazilana esperantisto, vicprezidanto de TEJO, prezidanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), prelegos pri sia lando Brazilo 🇧🇷 (pejzaĝoj, lingvoj, kulturo, muzikoj, dancoj...).
January 3, 2026 at 5:38 PM
Feliĉan novan jaron 2026 al ĉiuj!
January 1, 2026 at 12:32 PM
Lasta tago por profiti de la rabatita prezo!
December 31, 2025 at 2:38 PM
Lundon la 15an de decembro je la 7a ptm, surloke: kultura vespero

Ĉi-foje la temo estos "Mia gepatra lingvo ne estas la lingvo de mia patro aŭ patrino".
December 7, 2025 at 9:07 PM
Sabaton la 13an de decembro je la 2a posttagmeze kaj duono, surloke: ZAMENHOF FESTO!

La esperantistoj kutimas organizi feston por la naskotago de Zamenhof, la iniciatinto de esperanto.
December 7, 2025 at 8:55 PM
December 2, 2025 at 8:47 PM
Sabaton, la 29an de novembro, de la 2a ptm kaj duono ĝis 4a ptm kaj duono, surloke: babilrondo

La babilrondo okazas ĉiumonate.
Ĉi-foje la temo estas: kion vi plej ŝatas kuiri kaj manĝi ?
🍲🥦🥨
Ĉiuj estas bonvenaj, inklude komencantoj.

En nia sidejo: 4bis rue de la Cerisaie, Parizo, metroo Bastille
November 26, 2025 at 9:41 PM
Sabaton la 29an de novembro, de la 5a ĝis la 7a en nia sidejo: festo de la asocio

La francilia federacio de esperanto invitas siajn membrojn por festi sian 125 jariĝon🎂.

Ni bonvenigos la novajn membrojn kaj spektos fotojn de la unuaj tempoj de la asocio.

La asocio regalos per kukoj kaj trinkaĵoj.
November 25, 2025 at 3:10 PM
Babilrondo Romo-Parizo : vi rajtas partopreni eĉ se vi ne loĝas en tiuj urboj!
#Esperanto
Temo : ŝercoj
eventaservo.org/e/81c3a8
November 12, 2025 at 10:15 PM
Lundon la 17an de novembro je la 7a ptm, surloke: kultura vespero

Kultura vespero okazas ĉiumonate, ĉiufoje pri alia temo.

Ĉifoje ni rigardos malnovajn fotojn de la unua periodo de nia asocio, komence de la 20a jarcento.
Jes, ĝi aĝas 125 jarojn!
November 12, 2025 at 10:01 PM
#esperanto en Parizo
November 4, 2025 at 11:12 AM
Sabaton la 8an de novembro, bicikla ekskurso apud Parizo, ĉe la rivero Marne.
Rondiro sendekliva, 33 kilometrojn longa. 

Venu kun via biciklo je la 11a al la sidejo de SAT-Amikaro, 132 boulevard Vincent Auriol, 75013 Parizo.
November 4, 2025 at 11:02 AM
November 4, 2025 at 10:52 AM
Romo kaj Parizo denove babilos!

La ĝemelaj urboj invitas vin paroli en amika etoso.

La temo estas:"kiu estas via preferata manĝaĵo?"

Rakontu pri viaj kutimoj kaj ŝatoj.

Ni atendas vin sabaton 25/10/2025 je la 19:00 horo (Roma kaj Pariza horo) ĝis la 20:30

eventaservo.org/e/fddcc1

🇨🇵 💚 🇮🇹
Romo kaj Parizo denove babilos!
sabato, 25 oktobro 2025 (Reta) | La ĝemelaj urboj invitas vin paroli en amika etoso
eventaservo.org
October 21, 2025 at 8:51 PM
Sabaton, la 25an de oktobro, 2a ptm kaj duono ĝis 4a ptm kaj duono, surloke: babilrondo

La babilrondo okazas ĉiumonate. Ĉi-foje la temo estas: niaj someraj ferioj.

Ĉiuj estas bonvenaj, inklude komencantoj.

En nia sidejo: 4bis rue de la Cerisaie, Parizo, metroo Bastille
October 21, 2025 at 8:27 PM
October 15, 2025 at 9:59 PM
Okazos kultura vespero lundon la 20an de oktobro, je la 7a vespere, en nia sidejo 4bis rue de la Cerisaie, Paris, métro Bastille.

La temo estos : ni ludu!

Ĉiu bonvenas. La vespero okazos en esperanto. Bonvolu alporti ion por kune trinki kaj manĝeti.
October 14, 2025 at 4:01 PM
Sabaton la 11an de oktobro de la 5a ĝis la 7a posttagmeze, surloke: babilrondo por gejunuloj

Ĉiumonate, la junaj francilianoj grupiĝas por kune babili. Ĉiuj gejunuloj (ĝis 35 jaroj) estas bonvenaj, inkluzive komencantoj.

En nia sidejo: 4bis rue de la Cerisaie, Parizo, metroo Bastille
October 9, 2025 at 9:49 PM