Jeremiah Stoddard
banner
jeremiah.kajereto.com
Jeremiah Stoddard
@jeremiah.kajereto.com
Mi estas usona patenta advokato, pacisto, kaj esperantisto. Ankaŭ eksa programisto kaj iama helpa esploristo en la laboratorio de atmosfera ĥemio de Profesoro Martin Wahlen en la Instituto Scripps de Oceanografio.
Festo okaze de Tago de Mortintoj en San Diego.
November 2, 2025 at 12:58 AM
Usona politikisto @jd-vance-1.bsky.social diras, ke oni ne volas najbaron, kiun oni ne komprenas pro malsama lingvo. Responde do mi finvenkismumas. Li tamen ne aŭskultos min (bonŝance por multaj esperantistoj, kiuj sendube--kaj ne tute senkiale--ne volus lin en la movado).
October 31, 2025 at 7:56 PM
Hodiaŭ mi preparis pecojn de tortiljoj frititajn en kapsika saŭco kiel matenmanĝon por mia edzino. (Bedaŭrinde la avokado ne tre belas, sed ĝi estas almenaŭ bongusta.) Ĉi tiun pladon oni konas kiel chilaquiles (pron. ĉilakiles) en Meksiko.
October 19, 2025 at 5:10 PM
Mi vidis ies ringkuketon kaj volis unu mian...
October 19, 2025 at 1:10 AM
Antaŭnelonge mi ekrankopiis afiŝon pri tiu ulo en la eks-birdejo (Twitter/X) kaj plusendis al kelkaj esperantistaj amikoj kun la komento: "mdr lia nomo signifas bovinon en Esperanto". Mi konfesas, ke mi ne ĉiam kondutas plenkreskule...
Fun fact: when border patrol ghoul Greg Bovino was a child, his father changed their family name to escape consequences for being a racist piece of shit. They chose the name Bovino, Esperanto for "cow", out of kinship for these huge, brainless, easily-led animals
October 17, 2025 at 3:00 PM
Mi delonge scias, ke la nomo de mia ŝtato, Kalifornio, (ŝajne) venas el hispana rakonto pri amazona reĝino nomita Kalifia. Ĝis lastatempa afiŝo de la vortara firmo Merriam-Webster, mi ne pensis pri eventuala etimologia rilato kun kalifo (islama regnestro).
October 15, 2025 at 5:30 PM
Saluton, amikoj! Mi estas nova ĉi tie kaj ŝatus trovi esperantistojn. Mi afiŝos plejparte en Esperanto...
October 14, 2025 at 4:07 PM