Andrina 🌿❤️
andriname.bsky.social
Andrina 🌿❤️
@andriname.bsky.social
He/she 🌈🕊️☮️
Handwriter 💌 and love to crochet 🧶
To be hippie 🕊️🌿💕
Bonan tagon!📮 Baldaŭ estos la Nova Jaro kaj Kristnasko, kaj mi aĉetis tiajn mirindajn poŝtkartojn. Mi donos kaj sendos ilin al miaj amikoj kaj konatoj. Krome, mi ricevis 5 samajn poŝtkartojn kiel donacon. 😜😅

Estu pli da bono en la koro de ĉiu. 🕊️💖 #poŝtkarto #postcard
December 14, 2025 at 11:10 AM
I'm insanely upset, where I live now, Roblox was blocked, now I can't play it on my laptop 😬😕😳😭😭😭 I'm shocked and upset, of course it's not so scary with what's going on in the world, but it was a way to relax 😕😔
December 3, 2025 at 4:53 PM
Bonan vesperon!
Hodiaŭ mi verkis mallongan leteron por subteni la Oranĝajn Tagojn, kiuj atentigas pri perforto kontraŭ genroj.
Mi deziras al vi pacon, amon kaj akcepton. 🧡🧡🧡

#OranĝajTagoj #NeAlPerforto #GenraLibereco #orangedays
December 3, 2025 at 2:43 PM
Bonan tagon! Mi kroĉetis tiel mirindan bluan ŝalon — ĝi estas varma, la fadenoj estis el lano, vere je 50%, kaj la aliaj 50% estis el poliakrilo. Mi volas rezigni pri sintezaj materialoj en mia ŝatokupo, sed mi jam havas aĉetitajn fadenvolvaĵojn, do nuntempe mi ankoraŭ kroĉetas el ili. 💙 #kroĉeto
November 27, 2025 at 1:08 PM
Nun estas tiom nebule, tio estas tiom mistera kaj bela. La domoj, kiujn mi antaŭe vidis, nun malaperis.🌫️🌁🤍
#vetero #nebulo
November 19, 2025 at 7:29 PM
Bonan vesperon! Mi volas montri al vi tion, kion mi kroĉis pasintsemajne. Ĉi tiu rozkolora ŝalo, mi donos al mia amikino. La ŝalo mem povas esti uzata diversmaniere. Ĝi tre plaĉas al mi, kaj mi enmetis en ĝin amon kaj pacon. 🕊️🌿💕🩷
#kroĉeto #amo #paco #roza #crochet #pink #yarn
November 19, 2025 at 4:43 PM
Hodiaŭ mi prenis la pakaĵon kun fadenoj — jen tiel belaj koloroj! Estas vero, ke en la foto unu el la fadenoj aspektas #ruĝa, sed en la realo ĝi havas iom alian nuancon. Kaj mi ankaŭ kaptis etan odoron de urtiko, sed nun mi ne plu sentas ĝin.
La konsisto estas: 85% #urtiko kaj 15% #kotono. #yarn 🌿🧶
November 14, 2025 at 5:39 PM
Saluton al ĉiuj! Dum kelkaj tagoj mi deziris kukon, kaj jen — mi aĉetis al mi tian mielkukon kaj ankaŭ fromaĝkukon. Kompreneble, mi tro manĝis, sed foje oni ja rajtas sin dorloti. 😋🎂🍰
#cake #cheescake #kuko #mielo #Honey
November 14, 2025 at 5:21 PM
Bonan vesperon! Jen tia ŝalo, kiun mi faris — al mia patrino ĝi plaĉis, kaj ankaŭ al mi. La koloro estas tre delikata kaj bela.
Mi deziras al vi pli da trankvilo kaj amo en via vivo. 🧡🌿💚

Krome, mi ĉiam ne scias kiel fari foton por montri la rezulton — mi ne povas konstante trovi la ĝustan angulon.😝
November 12, 2025 at 2:25 PM
🌙 Trankvilan nokton kaj dolĉajn sonĝojn!
Antaŭ la dormo mi legis tekston en Esperanto kaj respondis demandojn — nokta praktiko 😝🌿⭐💚
November 11, 2025 at 8:24 PM
I love this music album, it's so multilingual and it's awesome, every language deserves respect youtube.com/playlist?lis... 🕊️🌍🌏🌎🌈💗
ROSALÍA - LUX - YouTube
youtube.com
November 8, 2025 at 3:35 PM
More peace for the earth 🕊️🌿☮️🌈🌼🌺✨🌐
November 6, 2025 at 9:30 PM
Ho, kiel mi amas florojn! Ili estas miraklo, portante pacon kaj amon. Tio estas mirinda. Estu pli da floroj en la mondo kaj malpli da malamo.🌿🕊️🌺
How I love #flowers — they are pure magic. They carry peace and love within them. It's beautiful. May there be more flowers and less hatred in the #world.🌼
November 4, 2025 at 4:52 PM
Jam estas tempo por la cidonioj, sed por manĝi ilin oni devas fari ion el ili, ĉar en kruda formo estas tre malfacile manĝi ilin 😜💛
– It’s already #quince season, but to eat them you really need to make something out of them — they’re very hard to eat raw 🌿💛 #plant #tree #arbo
November 3, 2025 at 12:09 PM
Ho, ĉi tiu #planto enradikiĝis ĉi tie, ĉar en la antaŭa loko estis seke kaj mi ne havis tempon por akvumi ilin. Mi decidis preni kelkajn plantidojn kaj planti ilin en pli malseka medio. Sincere, mi ne scias kiel ĝi nomiĝas, sed oni povas diri ke ĝi estas #verda tapiŝo. 💚🌿💚 #green #plant
November 3, 2025 at 11:59 AM
Bonan matenon! Mi volas montri al vi tion, kion mi faris antaŭ kelkaj tagoj. Tio daŭris nur du tagojn. Tiel mirinda trikampa zonoŝalo elvenis el mia antaŭa verko! Mi decidis re-kroĉeti ĝin, ĉar ĝi sufiĉe forte etendiĝis. 🧡💫

#kroĉeto #crochet #orange #shawl #yarn #tuko
November 3, 2025 at 8:16 AM
💚 Ĉiu #lingvo meritas ekzisti kaj daŭrigi sian vivon, krom la lingvo de malamo kaj agreso.
🩵 Every #language deserves to exist and continue living, except the language of hatred and aggression.
🧡 Cada #idioma merece existir y seguir vivo, excepto el idioma del odio y la agresión.
🌏🌎🌍🕊️🌐
November 2, 2025 at 3:43 PM
Bonan tagon, hodiaŭ mi havis tian vestaron. La bona etoso daŭras, kion mi ne atendis matene, ĉar mi devis frue vekiĝi, sed kiam mi eliris surstraten, la etoso fariĝis simple mirinda! Verŝajne ĉar estas sabato, malgraŭ ke #hodiaŭ estis lerneja tago. 😜🕊️🌿💌
#kroĉeto #crochet #Outfit 🩵
November 1, 2025 at 5:21 PM
Mi estas tre laca pro la lingvo de malamo, kiu estas uzata ĉiutage en la socio, kie mi vivas. Mi konstante aŭdas malbonajn vortojn kun malbona signifo, kaj estas tre malfacile pensi pozitive en tia etoso. 💔
October 30, 2025 at 8:23 PM
Bonan vesperon!💛💚 Antaŭ kelkaj tagoj mi finis ĉi tiun mirindan #ŝalon, kiun mi portos aŭ ĉirkaŭ la kolo aŭ ĉirkaŭ la talio. La #koloroj estas belegaj — pastela flava kaj hela verda, kiel pomo. Ĉi tiu desegno enamiĝis al mia #koro — ĝi estas tre bela, kaj mi tre ĝuis kroĉeti ĝin.
#crochet #yarn 🕊️💌
October 30, 2025 at 1:47 PM
Bonan tagon! Delonge ne montris mian kroĉeton — koloro freneze delikata, mi amas ĝin! Faras por mia patrino 💚 kun penso pri #mondo plena je #amo kaj #akcepto 💌.
Kanto: Nathy Peluso – A caballo 🕊️
#kroĉeto #crochet
Text in English 🔽
October 29, 2025 at 1:27 PM
Good morning, everyone!
Today I wrote a letter against violence and in support of love and peace.
May your heart hold more love. 💌🌿🕊️

#SaveTheWorld #SaveThePeople #peace #love #together #world

Second letter in #esperanto ⭐💚
October 29, 2025 at 6:52 AM
Hello everyone! Today I wrote a letter in support of making paper from plant-based materials to help save forests — because trees take a long time to regenerate.

#SaveForests #forest #trees #paper #together #green

Second letter in #esperanto ⭐💚
October 27, 2025 at 10:12 AM
Bonan matenon! Mi volas deziri al vi bonan tagon, kaj ke vi ĝoju pro la etaj aferoj — ili portu al vi trankvilon kaj esperon pri la eston 🌿🩵🕊️

#esperanto #hope #bonan 🍃🌼💚
October 26, 2025 at 9:57 AM
Bonan vesperon! Malgraŭ kelkaj malavantaĝoj de #aŭtuno, kiuj estas tute individuaj, aŭtuno estas mirinda sezono. Ruĝaj, oranĝaj kaj flavaj folioj faras la tagojn pli helaj, kio tre #inspiras.

#esperanto 🌐🌿🫂
October 25, 2025 at 3:42 PM