Le Monde diplomatique en Esperanto
banner
diploesperanto.bsky.social
Le Monde diplomatique en Esperanto
@diploesperanto.bsky.social
320 followers 60 following 200 posts
Kritika monatgazeto de informoj kaj analizoj. Esperanto-eldono de @monde-diplomatique.fr ekde 2002. Redaktata en Parizo ekde 1954. https://linktr.ee/diploesperanto
Posts Media Videos Starter Packs
La raportado de okcidentaj amaskomunikiloj pri la milito en Gazao apenaŭ pretendas senpartiecon. En francaj gazetoredakcioj kaj radiostudioj, senkondiĉa subteno por Israelo estas normo kaj parto de pli vasta kliniĝo dekstren.

(Arkivo de Februaro 2024.)
La franca ĵurnalismo, publika danĝero
de Serge HALIMI & Pierre RIMBERT ('Le Monde diplomatique' en Esperanto, februaro 2024)
eo.mondediplo.com
La aktuala Israela registaro estas superregata de homoj animataj de deziro realigi Grandan Israelon, per aneksado de teritorioj konkeritaj en 1967 kaj per elpelado de la praloĝantaroj.

(Arkivo de Decembro 2023.)
En Palestino, la fantomo de elpelado
de Gilbert ACHCAR ('Le Monde diplomatique' en Esperanto, decembro 2023)
eo.mondediplo.com
En Oktobro 2025, la prezo de oro – iam nomita “barbara relikvo” fare de la ekonomikisto John Maynard Keynes – atingas novan pinton de 4.378 dolaroj por ĉiu unco. Kial ĉi tiu altiĝo?

(Arkivo de Marto 2025.)
La monda orimpetego
de Tristan COLOMA ('Le Monde diplomatique' en Esperanto, marto 2025)
eo.mondediplo.com
Eĉ se ilia ekzercado de potenco provokis impetegajn kaj ripetajn protestojn de la loĝantaro, iliaj sintenoj kontraŭ-Israela kaj kontraŭ-Usona ekestigas fervoron de la jemenanoj.

(Arkivo de Marto 2024.)
La hutiistoj defias Vaŝingtonon
de Tristan COLOMA ('Le Monde diplomatique' en Esperanto, marto 2024)
eo.mondediplo.com
La Internacia Esplor-Instituto pri Paco en Stockholmo (SIPRI) taksas, ke la importado de armilioj en Kataro kreskis je 166 % inter 2013 kaj 2017 kompare kun la periodo 2008-2012 – kiam ili progresis je 225 % en Sauda Arabujo.

(Arkivo de Novembro 2018.)
Malgraŭ la blokado, la duoninsulo Kataro eskapas
de Angélique MOUNIER-KUHN ('Le Monde diplomatique' en Esperanto, oktobro 2018)
eo.mondediplo.com
Subite, en 2015, leĝo krimigis la ĉefan fonton de enspezoj por Agadez en norda Niĝero, iam grava centro por migrantoj irontaj al Eŭropo tra Libio. La leĝo ne haltigis la migradon, sed ĝi ja ruinigis la ekonomion.

(Arkivo de Junio 2019.)

eo.mondediplo.com/article2743....
La migruloj en la naso de Agadez
de Rémi CARAYOL ('Le Monde diplomatique' en Esperanto, junio 2019)
eo.mondediplo.com
Kubanoj vivas sub usona ekonomia embargo ekde 1962. Nun, post katastrofa valuta reformo, inflacio rapide kreskas, manĝaĵoj kaj medikamentoj malabundas, kaj nigra merkato furiozas.

(Arkivo de Decembro 2023.)
"Saluton, kie mi povas trovi "perritos" ?"
de Maïlys KHIDER ('Le Monde diplomatique' en Esperanto, novembro 2023)
eo.mondediplo.com
La armeoj de Kubo pagas por si mem ekde la ekonomia ŝoko de la 1990-aj jaroj. Ili kreas enspezojn per produktado de nutraĵoj kaj per turismo.

(Arkivo de Marto 2018.)
La armeo, aparta institucio
de Renaud LAMBERT ('Le Monde diplomatique' en Esperanto, marto 2018)
eo.mondediplo.com
Perspektive de Ĉinujo, la punaj tarifoj de Donald Trump estas miscelaj kaj sinkontraŭaj, kaj pruvas, ke liberala demokratio estas malsana sistemo. Sed ne sufiĉas por Pekino simple atendi la finiĝon de la ŝtormo.

(Arkivo de Majo 2025.)
Ĉinujo prenas la direktilon de la tutmondiĝo
de Renaud LAMBERT ('Le Monde diplomatique' en Esperanto, majo 2025)
eo.mondediplo.com
Eĉ antaŭ la falo de la Berlina Muro, Germanujo uzis la eŭropan sistemon por deloki en proksimeco industrian produktadon, al malalt-salajraj mezeŭropaj landoj. Nun ĝi havas koloniecan landinternon.

(Arkivo de Februaro 2018.)
La ekonomia germana Sankta Imperio
de Pierre RIMBERT ('Le Monde diplomatique' en Esperanto, februaro 2018)
eo.mondediplo.com
Emmanuel Macron admire parolas pri tiel, kiel la germanoj reformis sian dungojuron. Jen raporto pri la infereca reala vivo sub la plano konata kiel Hartz IV.

(Arkivo de Septembro 2017.)
La modelo kiu inspiras la francan prezidanton Macron
de Olivier CYRAN ('Le Monde diplomatique' en Esperanto, septembro 2017)
eo.mondediplo.com
Recep Tayyip Erdoğan konsideras la Demokratan Partion de Popoloj obstaklo al stariĝo de aŭtokrata potenco. Ĉar ĝi konsistigas la ĉefan platformon por la kurda politika movado, Erdoğan intencas silentigi ĝin.

(Arkivo de Julio 2016.)
"La viro, kiu kredas sin sultano"
de Selahattin DEMIRTAŞ ('Le Monde diplomatique' en Esperanto, julio 2016)
eo.mondediplo.com
Neniam dissendita dokumenta filmo de la kanalo Al-Ĵazira, pri la por-israela premgrupo en Usono, rivelis eble kontraŭleĝan israelan spionadon ĉe usonaj civitanoj kaj la timon de tiu premgrupo pri la ŝanĝiĝanta politika etoso.

(Arkivo de Septembro 2018.)

eo.mondediplo.com/article2652....
Israela premgrupo, la malpermesata dokumentfilmo
de Alain GRESH ('Le Monde diplomatique' en Esperanto, septembro 2018)
eo.mondediplo.com
La arabaj regnoj estas decidiĝintaj: malgraŭ eksterordinara malŝparado de perforto kontraŭ civilularo kaj senprecedenca detruo de urbaj infrastrukturoj, neniu donos helpon al la palestinanoj, nek de Gazao nek de Cisjordanio, kaj ankaŭ ne al la libananoj.
La dilemoj de la araba mondo
de Akram BELKAID ('Le Monde diplomatique' en Esperanto, novembro 2024)
eo.mondediplo.com